Titolo: Onklino el Maroko

Divenlando: (tradukita el la germana)
Elŝutebla sondokumento: mp3 versio
Filmita cxe REF 2011: mpg versio
Elŝuteblaj muziknotoj:

Kant-teksto:
1.|:La onklino el Maroko venos ŝi – hip-hop :|.
La onklino el Maroko, la onklino el Maroko,
la onklino el Maroko venos ŝi – hip-hop.

Rf:|:Kantu: Jaja Jipi Jipi Je - hip-hop :| Kantu: Jaja Jipi Jipi, Jaja Jipi Jipi, Jaja Jipi Jipi Je – hip-hop.

2.Kaj ŝi rajdos sur kamelo, venos ŝi – hopel-hopel ... – Rf
3.Kaj ŝi pafos per pistoloj, venos ŝi – pif-paf ... – Rf
4.Kaj eksonos sonoriloj, venos ŝi – bim-bam ... – Rf
5.Kaj ni kantos kanoneton, venos ŝi – la-la ... – Rf
6.Kaj ni buĉos la porketon, venos ŝi – ritŝ-ratŝ... – Rf
7.Ĵus alvenis nur letero, sed ne ŝi – oooooo ... – Rf
8.Ĵus alvenis telegramo: venos ŝi – Hu ra! ... – Rf


Aliaj utliaj informoj:
Adaptita laŭ tradicia usona kanto nomita "She'll Be Coming 'Round the Mountain"
https://www.youtube.com/watch?v=Ghd-xL5gAjc